Patino estas fajna tavolo kiu varie formiĝas (malgranda kvanto de surfaca rusto, sen gratado) sur la surfaco de ŝtono; sur kupro, sur bronzo kaj sur similaj metaloj (kiaj ajnaj ferecaj metaloj, t.e. ŝtaloj kaj feroj) (senbrilaĵoj produktitaj pro oksidiĝo (rusto) aŭ aliaj kemiaj procezoj);[1] sur lignaj konstruoj (brilo produktita de aĝo, eluzado, kaj polurado); aŭ ajna tia akirita ŝanĝo de surfaco tra aĝo kaj ekspono. Patinoj povas havigi protektan kovron al materialoj kiuj alimaniere estus damaĝitaj per korodo aŭ veterigo. Ili povas esti ankaŭ estetike allogaj.